Boriŝa MILIĈEVIĈ

PROVERBOJ - ESPRIMOJ DE POPOLA FILOZOFIO

Proverboj kaj eldiroj esprimas pripensojn kaj spertojn de generacioj tra jarcentoj. Ili prezentas instrukciojn kaj konsilojn por aktivado kaj vivsukceso. Ili instrukcias por homkonduto kaj en bono kaj en malbono. Proverboj estas formoj de rezonado pri  akiritaj konoj kaj spertoj, kiujn popoloj formulis kiel vivverojn kaj -regulojn. Proverboj estas esprimataj mallonge kaj koncizege, ofte kun rimoj.

Niaj proverboj povas esti veraj proverboj, proverboj-rakontetoj, dialogaj proverboj kaj versaj proverboj.

Veraj proverboj (prozaj) rilatas al ĝeneralaj vivveroj kaj konstatoj. Ekzemple,

La okuloj malmulte utilas se la menso blindas.

La sciencisto sen laboro estas kiel - - - nubo sen pluvo.

Pli kara estas kap' ol ĉapo.

Proverboj-rakontetoj estas aludoj rilataj al unuopaj personoj kaj eventoj el la vivo de niajhomoj kaj regionoj. Tiuj proverboj estas efektive esenco kaj ordinare titolo de koncernaj rakontetoj. Ekzemple,      

Ĝusta vero ne povas kaŝiĝi.

Dialogaj proverboj ne estas maloftaj. Ili estas ordinare esprimitaj kiel demandoj kaj respondoj, en formo de dialogo. Ekzemple,        

- Kamaradino mia, via edzo estas ebriulo.

- De kie ja scias vi tion?

-He, kiam ajn venante en la kafejon, mia edzo trovas lin tie.

Versaj proverboj estas apartaj aperaĵoj. Per ili oni eksplikas kio estas facila kaj kio malfacila, kio pli bona kaj kio malpli bona kaj kio eĉ malplej bona. Ili povas esti ankaŭ ŝercaj. Ekzemple,          

Tre facilas al ebriul' kanti, kaj al trista patrino lamenti.

Proverboj estas la plej pensoriĉa parto de nia tuta popola literaturo. Ekzistas grandega nombro de proverboj de nia popolo. La ĉefa kolektintode proverboj estis Vuk Stefanoviĉ Karaĝiĉ, reforminto de serbaj - - - literaturalingvo kaj ortografio.

Ankoraŭ unu grandulo - verkisto esprimis multajn proverbojn kaj eldirojn, en sia ĉefverko LA MONTARA KRONO. Tio estas Petar la 2-a Petroviĉ NJEGOŜ, episkopo - reginto de Montenegro. Prof. Svetislvav S. Petroviĉ tradukis ĝin en Esperanton kaj la montara krono aperis en Cetinje, en 1970.

Estas rimarkinde ke ekde tiu periodo niaj pluraj lernolibroj kaj aliaj apartaj libroj enhavasproverbojn. Jen ties bibliografio:

- Boriŝa Miliĉeviĉ, ESPERANTO MEDJUNARODNI JEZIK. Uĵbenik za ekspresne poĉetne kurseve (Esperanto Internacia lingvo. Lernolibro por ekspresaj elementaj kursoj). Novi Sad, 1974, 1978, 1981, 1985,1988, skripta (multobligita; Banja Luka, 1997; refarita, Novi Sad, 1997.
[Enestas 20 proverboj dulingve]

- Prof. Dr Boĵidar Popoviĉ/Radmila Trifunjagiĉ, UĜBENIK MEDJUNARODNOG JEZIKA ESPERANTOU 40 LEKCIJA (Lernolibro de la Internacia lingvo esperanto en 40 lecionoj). Beograd, 1982, 1986.  [Enestas 76, respektive 82 proverboj (kaj eldiroj) en Esperanto]

- OĈI SU PROZOR SRCA. 100 POSLOVICA - OKULOJ ESTASFENESTRO DE L' KORO. 100 PROVERBOJ. Dulingve. Elektis kaj tradukis Slobodan M. Mitroviĉ. Novi Sad, (1987).

- ANTOLOGIO DE LA SERBA PAROLA LITERATURO. Redaktis Ĵivko Ivanoviĉ. 6 tradukintoj. Beograd,1991.  [ Enestas 171 proverboj en Esperanto]

- Ĵivko Ivanoviĉ, INTENZIVNI TEĈAJ MEDJUNARODNOG JEZIKA ESPERANTA (Intensa kurso de laInternacia lingvo Esperanto), Beograd, 1992.   [Enestas 51 proverboj en Esperanto]

- Miodrag Kociĉ, MEDJUNARODNI JEZIK - LA INTERNACIA LINGVO ESPERANTO. Uĝbenik -Lernolibro. Beograd, 1996.  [Enestas 30 proverboj en Esperanto]

- POPOLAJ PROVERBOJ - El la regiono "Timoĉka Krajina".Notis kaj eperantigis Sergije Kalĉiĉ. Zajeĉaro,2000.  [Enestas 657 proverboj en esperanto]

Kun evoluo de sociaj kaj ekonomiaj kondiĉoj, juj proverboj eksiĝas, aliaj ekestas kaj tiel restas ĉiam riĉa la proverba trezoro.

Okazas ke certaj pensoj kaj eldiroj de grandaj verkistoj fariĝas proverboj.

La aŭtoro de Esperanto L. L. ZAMENHOF enkaptis ĝustatempe kela proverboj estas plensignifa literaturo ĝenro, ke ili "interpretas kaj prijuĝasĉiujn aspektojn de la rilatoj de la homoj kun aliaj homoj kaj kun la naturamondo" (B. Golden). Li adapte tradukis belege multajn proverbojn en Esperanton.Sed li, kaj poste aliaj, kreis ankaŭ la Esperantajn. Sur la titolpaĝo de launua libro de Zamenhof estis preskaŭ proverbo

Por ke lingvo estu internacia ne sufiĉas nomi ĝin tia.

Dank' al Zamenhof, la proverboj Esperantaj estas tre melodiaj, ofte rimriĉaj, kaj facile memoreblaj.

Proverbo estas sperto, proverbo estas averto.


Novi Sad, julio 2000

Boriŝa MILIĈEVIĈ

Adreso: Poŝtfako 175, YU-21001 Novi Sad