Kiel sciate, ĉiu etna kulturo havas siajn proverbojn (kliŝajn diraĵojn), kiuj miniature kondensas la t.n.popolan saĝon je facile memoreblaj eroj. La analizado de iu ajn proverbaro starigas science kaj eduke interesajn problemojn, strukturajn kaj enhavajn, sur lingva kaj kulturaj ebenoj La komparado de proverbo kun aliaj parencaj proverboj de aliaj landoj estas mirinda ekzemplo de interlingva kaj interkultura kleriga agado. Komparante diverslandajn proverbarojn, oni povas malkovri komunaĵojn kaj malsamaĵojn pri vivmanieroj, mondkonceptoj, edukmodeloj,retorikaj figuroj, sintaksaj kaj semantikaj strukturoj. Eĉ la koncepto memde proverbo povas surprize varii inter malproksimaj kulturoj. El psikopedagogia vidpunkto la proverboj elstaras pro sia facila parkereblo, kiu igas ilin taŭgaj iloj ankaŭ por lingvoinstruado jam ekde la antikveco. Tiuj konsideroj kondukas
nin al la ideo kunlaborigi diverslingvajn klasojn en lingvokompara kaj interlultura
eduka projekto (PROVERBEJO
), bazita sur kolektado kaj komparado de diversdevenaj proverboj, kaj produktonta
internacian proverbaran datumaron. |